2006-08-19

Bonvenon!

Mi estas la redaktoro de la plej granda esperantlingva rethimnaro, TTT-Himnaro Cigneta, kaj mi multe okupiĝas pri tradukado de himnoj en Esperanton kaj pri aliaj himnaj kaj himnologiaj aferoj. Dek tri aŭ dek kvar tekstoj miaj eldoniĝis en la granda Ekumena Diserva Libro Adoru. Mi havas pli ol dek esperantlingvajn himnarojn en mia persona biblioteko (kaj mi serĉas pliajn). Mi donacadas ekzemplerojn de Adoru al diversaj bibliotekoj kaj arkivoj (lastatempe al la uson-kanada Himna Societo kaj al la Ĉefepiskopejo Romkatolika en Seatlo.

Mi loĝas en Seatlo (Usono) kun mia edzino Pavlina kaj nia kato Harry. Mi estas baptisma laiko, membro de Fremont Baptist Church.

Haruo
(juranome Leland Bryant Ross)

Mi bonvenigas per retpoŝto proponojn pri temoj por estontaj afiŝoj, kaj kompreneble mi invitas la legantojn respondi en la fadenoj jam ekzistantaj.

2 Komentoj:

At 10:49, Anonymous Anonimowy diris...

Bona ideo kaj bona komenco. Cxu vi povus listigi la titolojn de la himnaroj kiujn vi havas en via kolekto?

 
At 18:37, Blogger Leland Bryant Ross diris...

Adoru
Adoru kantante
Ekumena diserva libro (3 provkajeroj prepare al Adoru)
Esperanta himnaro
Espero internacia (prunte)
Evangelia kantaro
Himnaro Esperanta 5a eld.
Himnaro Esperanta 4a eld.
Himnu la komunumo
Liberala himnaro
Ni vivu kiel eble plej bele
Tero kaj Ĉielo kantu
TTT-Himnaro Cigneta ;-) !

kaj unu malgranda katolikaĵo kies nomo ne venas al mi en la kapon, kaj la du fotokopiaĵoj ricevitaj de vi mem dum la pasintaj kelkaj tagoj...

Krome, mi mendis sed ĝis nun ne ricevis Ordo de Diservo (Kembriĝo, 1907), Cent himnoj, kaj unu alian katolikan mesaron.

Haruo

 

Prześlij komentarz

<< Hejmo