2008-06-06

Mia Himnareto - mia nova blogo

Mi ĵus ekkreis novan blogon, "Mia Himnareto - My Little Hymnal", por dulingve afiŝadi prihimne. Mi invitas vin tien.

2007-07-23

Nomumu viajn plej ŝatatajn

Jen afiŝo en kiu vi povas nomumi himnojn por eventuala enmeto en idealan iaman himnaron. Proponeblas ne nur novaj himnoj aŭ tradukoj, sed ankaŭ melodioj, kaj vi povas afiŝi aliajn himno-rilatajn aferojn tie ĉi (se mi opinias ilin sufiĉe gravaj, mi kreos la koncernan fadenon...)

Haruo

2006-10-05

Uncle Davey kantas "Restu kun mi"

ĉe YouTube:

http://www.youtube.com/watch?v=X89y5ZRECYw


Dankon al Mar pro la ligo.

Haruo

2006-10-01

Plurlingvaj Himnaroj

En multaj nunaj usonaj himnaroj troviĝas pluraj himnoj en la hispana (kaj ankaŭ samtempe en la angla). Kelkaj himnoj havas ankaŭ plurajn himnojn en aliaj lingvoj; kelkfoje oni eĉ trovas himnon en ses aŭ ok lingvoj samtempe: La New Hymnal de Yale tiel traktas "All Creatures That on Earth Do Dwell", kaj New Century havas multlingve "Jesus Loves Me", kaj UMH — "Amazing Grace". Ankaŭ ADORU havas plurajn dulingvajn himnoj, pounulingve sed diverslingve (anglan, germanan, francan, irlandan, latinan...). La germana himnaro Thuma Mina (kies titolo mem estas en iu afrika lingvo) estas plene plurlingva kolekto. Tamen, neniu el tiuj kantaroj havas ĉiun kanton en la samaj du lingvoj.

Nu, mi ĵus akiris eldonitan en 2002 (© 2001) korean-anglan himnaron, anglatitole Come, Let Us Worship. Ĝi estas kompilita de metodistoj, sed la subtitolo estas Korean-English Presbyterian Hymnal and Service Book. Tiu ĉi libro estas tuttute dulingva. Ĉiu kanto aperas paralele en la korea kaj la angla. Ankaŭ la aliaj materialoj (ordoj de Diservo; legeblaj psalmoj kun antifonoj ktp) estas sammaniere prezentitaj. Mi miras pri ĝi. Mi ne legas la korean (nur malfacile kaj lante ellaboras la proksimuman prononcon de la hangulaĵoj), sed eĉ sen tio la himnaro estas ege interesa kaj eĉ utila (ĝi havas plurajn kantojn, kiujn ni nepre uzos ĉe mia preĝejo).

Mi revas nun pri la ebleco de dulingva angla-Esperanta himnaro, parte por propaganda uzo, sed ankaŭ por plifaciligi la integriĝon de Esperanto en porokazajn aŭ sporadajn Diservojn de "normalaj" anglalingvaj preĝejanaroj.

Haruo

2006-09-13

La plej gravaj himnoj de Charles Wesley

En 2007 oni solenos la centjaran jubileon de la kristana himnaro esperantlingva (Ordo de Diservo, Kembriĝo, 1907) kaj la tricentjaran jubileon de la naskiĝo de Charles Wesley, la pli juna frato el la paro de fondintoj de Metodismo. Charles Wesley estas memorata antaŭ ĉio pro la himnoj, kiujn li verkis. Jen estas du listoj de liaj "plej gravaj" himnoj. Laŭ la angla Vikipedio:

"And Can It Be That I Should Gain?"
"Christ the Lord Is Risen Today"
"Christ, Whose Glory Fills the Skies"
"Come, O Thou Traveler unknown"
"Come, Thou Long-Expected Jesus"
"Hail the Day that Sees Him Rise"
"Hark! the Herald Angels Sing"
"Jesu, Lover of My Soul"
"Jesus, The Name High Over All"
"Lo! He Comes with Clouds Descending"
"Love Divine, All Loves Excelling"
"O for a Thousand Tongues to Sing"
"Rejoice, the Lord is King"
"Soldiers of Christ, Arise"
"Ye Servants of God"


kaj laŭ afiŝo mia en Mudcat Café:

And Can It Be That I Should Gain? 1738
Christ the Lord Is Risen Today, 1739
Come Away to the Skies, 1755 (por lia edzino je ŝia naskiĝtago)
Come, O Thou Traveler Unknown, 1742
Come, Sinners, to the Gospel Feast, 1747
Come, Thou Long Expected Jesus, 1745
Hail the Day That Sees Him Rise, 1742
Hark! the Herald Angels Sing (Hark, how all the welkin rings), 1739
Jesus, Lover of My Soul, 1740
Lo, He Comes with Clouds Descending, 1758 (reviziante Cennick)
Love Divine, All Loves Excelling, 1747
O for a Thousand Tongues to Sing, 1739
O Love Divine, What Hast Thou Done, 1742
Praise the Lord Who Reigns Above, 1743
Prisoners of Hope, Arise, 1749
Rejoice, the Lord Is King, 1744
Soldiers of Christ, Arise, 1741
'Tis Finished! The Messiah Dies, 1762
Where shall my wondering soul begin, 1738
Ye Servants of God, 1744


Mi volas trovi aŭ krei Esperantajn versiojn de ĉiuj ĉi himnoj dum la venonta jaro. Mi listigos la rezultojn tie ĉi (kaj kompreneble aperigos la tekstojn en la TTT-Himnaro Cigneta). Mi invitas vian helpon!

Haruo

2006-09-01

Kiu melodio venkos?

Konkurencas ĉi-momente St. Theodulph kaj St. Anne. Por voĉdoni, klaku al "VOTE IN ROUND X" malsupre, kaj en la nova kadreto elektu vian plej ŝatatan el la duopo.

Haruo

2006-08-27

Mi metis pli-malpli plenan liston de mia himnara kolekto en la afiŝejon de la usonkanada Himna Societo.

Haruo

2006-08-22

Mia kolekto

Lee Miller demandis pri la himnara kolekto, kiun mi disponas, kaj mi decidis meti ĝin en apartan afiŝon (mi jam donis ĝin responde al Liĉjo en la antaŭa fadeno. Jen do:

(listo pliampleksigita je 2006.08.31)
Adoru: Ekumena diserva libro
Adoru kantante
Akceptu unu la alian
Al Dio sonu nova kant'!
Ekumena diserva libro (3 provkajeroj prepare al Adoru)
Esperanta himnaro
Espero internacia (prunte)
Evangelia kantaro
Himnaro Esperanta 5a eld.
Himnaro Esperanta 4a eld.
Himnu la komunumo
Kantaro Esperanta, 1926 (25 religiaj kantotekstoj ĉe paĝoj 85-91)
Kantu al la Eternulo 2a eld.
Liberala himnaro
Ni vivu laŭeble plej bele
Tero kaj Ĉielo kantu
TTT-Himnaro Cigneta ;-) !

Krome, mi mendis sed ĝis nun ne ricevis Ordo de Diservo (Kembriĝo, 1907), Cent himnoj, kaj unu alian katolikan mesaron, laŭ mia memoro "Sanktaj Mesoj".

Mi volas havi ankaŭ ĉiujn aliajn Esperanto-himnarojn religiajn, kaj volonte mendos ne tro multekostajn ekzemplerojn de ekzemple la suplemento al Evangelia Kantaro ("EKE"), aŭ la nederlandaĵon kiun Adoru kantante mallongigas kiel "KKP". Supozeble ekzistas protestantaĵoj ankaŭ el Germanio kaj Finnlando, kaj mi scias ke pluraj naciaj IKUE-rondoj krom la poloj eldonis proprajn kolektetojn; ankaŭ ilin mi volonte ricevos. Kaj Liĉjo mem sendis al mi fotokopiojn de du fruaĵoj: Ordo de Diservo (Filadelfio, 1917) kaj Himnaro: Unua Kolekto (Farnley Tyas Vicarage, s.j.).

Haruo

2006-08-19

Bonvenon!

Mi estas la redaktoro de la plej granda esperantlingva rethimnaro, TTT-Himnaro Cigneta, kaj mi multe okupiĝas pri tradukado de himnoj en Esperanton kaj pri aliaj himnaj kaj himnologiaj aferoj. Dek tri aŭ dek kvar tekstoj miaj eldoniĝis en la granda Ekumena Diserva Libro Adoru. Mi havas pli ol dek esperantlingvajn himnarojn en mia persona biblioteko (kaj mi serĉas pliajn). Mi donacadas ekzemplerojn de Adoru al diversaj bibliotekoj kaj arkivoj (lastatempe al la uson-kanada Himna Societo kaj al la Ĉefepiskopejo Romkatolika en Seatlo.

Mi loĝas en Seatlo (Usono) kun mia edzino Pavlina kaj nia kato Harry. Mi estas baptisma laiko, membro de Fremont Baptist Church.

Haruo
(juranome Leland Bryant Ross)

Mi bonvenigas per retpoŝto proponojn pri temoj por estontaj afiŝoj, kaj kompreneble mi invitas la legantojn respondi en la fadenoj jam ekzistantaj.