2006-08-27

Mi metis pli-malpli plenan liston de mia himnara kolekto en la afiŝejon de la usonkanada Himna Societo.

Haruo

3 Komentoj:

At 03:36, Anonymous Anonimowy diris...

Karestimata Haruo

Mi notis vian novan blogon kaj ghi shajnas bona. Char muziko interesas min mi poste denove vizitos tiun paghon.

Precize kiel oni difinas "himonon" mi volas iom studi. Mem mi shanghis la esperantohimnon "La Espero" en multe pli tawugan kaj modernan melodion (la reagoj de la homoj konfirmas tion). Sed chu ankawu tia moderna melodio povas esti klasifikita kiel himno?

Elkore Via

Jeremi Gishron

 
At 11:45, Blogger Leland Bryant Ross diris...

Saluton, Jeremi!

Tio (la demando pri difino de "himno") estas bona demando por tiu ĉi blogo, kaj mi kreos novan fadenon pri ĝi.

Mi mem akceptas iom vastan kaj plastan uzadon de la vorto, tiel ke ĝi povas ampleksi preskaŭ ĉian religian aŭ religiecan kanton kun strofa strukturo, kaj ankaŭ iajn nestrofajn.

Haruo

 
At 11:42, Anonymous Anonimowy diris...

Mi kredas ke kvankam "himno" kutime estas religia teksto kun meolodio, gxi ne nepre devas esti. Kiel skribis Jeremi, Esperantistoj kutime nomas "La Esperon" himno . . . kaj sxajne tio ne pensigas (gxenerale) pri religio.

Tamen (nun mi flankeniras foren) mi iam proponis ke ni fakte religiigu Esperanton por gajni pli da mono . . . Se ni havus templojn, pastraron, sanktajn vestajxojn, ktp, certe multe da homoj aligxus (kiel ili aligxas al multaj netipaj religioj en la mondo) . . . Mi imagas verdajn robojn por almenaux la cxefpastroj. Kaj se ni nur povus havi televidprogramon ni certe sukcese monpetus tra Usono. "Nur sendu al ni iom da mono kaj ni pregxos por vi al Sankta Zamenhofo en la religia lingvo Esperanto".

Mi vidas largxajn eblecojn en tia metodo.

LM

 

Prześlij komentarz

<< Hejmo