2006-10-01

Plurlingvaj Himnaroj

En multaj nunaj usonaj himnaroj troviĝas pluraj himnoj en la hispana (kaj ankaŭ samtempe en la angla). Kelkaj himnoj havas ankaŭ plurajn himnojn en aliaj lingvoj; kelkfoje oni eĉ trovas himnon en ses aŭ ok lingvoj samtempe: La New Hymnal de Yale tiel traktas "All Creatures That on Earth Do Dwell", kaj New Century havas multlingve "Jesus Loves Me", kaj UMH — "Amazing Grace". Ankaŭ ADORU havas plurajn dulingvajn himnoj, pounulingve sed diverslingve (anglan, germanan, francan, irlandan, latinan...). La germana himnaro Thuma Mina (kies titolo mem estas en iu afrika lingvo) estas plene plurlingva kolekto. Tamen, neniu el tiuj kantaroj havas ĉiun kanton en la samaj du lingvoj.

Nu, mi ĵus akiris eldonitan en 2002 (© 2001) korean-anglan himnaron, anglatitole Come, Let Us Worship. Ĝi estas kompilita de metodistoj, sed la subtitolo estas Korean-English Presbyterian Hymnal and Service Book. Tiu ĉi libro estas tuttute dulingva. Ĉiu kanto aperas paralele en la korea kaj la angla. Ankaŭ la aliaj materialoj (ordoj de Diservo; legeblaj psalmoj kun antifonoj ktp) estas sammaniere prezentitaj. Mi miras pri ĝi. Mi ne legas la korean (nur malfacile kaj lante ellaboras la proksimuman prononcon de la hangulaĵoj), sed eĉ sen tio la himnaro estas ege interesa kaj eĉ utila (ĝi havas plurajn kantojn, kiujn ni nepre uzos ĉe mia preĝejo).

Mi revas nun pri la ebleco de dulingva angla-Esperanta himnaro, parte por propaganda uzo, sed ankaŭ por plifaciligi la integriĝon de Esperanto en porokazajn aŭ sporadajn Diservojn de "normalaj" anglalingvaj preĝejanaroj.

Haruo